Johann Wolfgang Goethe
ADMONO


Kion do la hom' pretendu?
Ĉu li en trankvil' sin tenu,
kaj sur io kroĉe pendu?
Ĉu li pelu sin kaj penu?
Ĉu masoni do loĝlokon?
Vivi nur sub tendo ŝirma?
Ĉu konfidi sin sur rokon?
Tremas ja eĉ rok' plej firma.
Unu tion, dua malon.
Ĉiu serĉu kion fari,
ĉiu serĉu kie stari.
Kaj starant' — evitu falon.